"Mia mirinda avelujo" bildlibroj

"Mia mirinda avelujo" - Kiel ĉio komenciĝis:

Mi ege ĝuas vagadi tra mia ĝardeno. Dum iu printempa vespero mi ankaŭ ĵetis rigardon al mia avelujo en la plej profunda angulo de mia tereno. Subite mi ekvidis kreskaĵojn inter ties branĉoj kaj folioj. Helpe de lignopolvoro kaj gluaĵo mi donis al la kapoj pli da esprimo. La aveluja popolo kreskis kaj kreskis... Entute tie troviĝas nun ĉirkaŭ 40 kreaĵoj, kiuj ekis peti min havi rakontojn pri si.

Mi do decidis verki bildlibrojn pri "Mia mirinda avelujo".

La unua bildlibro: La aveluja trezoro

Avelujo en la ĝardeno de Christoph Frank - vidu, kiuj fabelaj kreaĵoj tie kaŝiĝas.

Ĉi tiu rakonto temas pri sinjoro Muŝfungo kaj ties aventuro kun Hilda, la serpento.

Surpriziĝu!

La dua bildlibro: La flugantaj aveloj

Kuno kaj Berto estas gnomoj. Ili ofte babilas kiel bonhumoraj najbaroj pri tio kaj jeno. Malbonŝance en tiu momento forta vento ekblovas kaj trankvila babilado ne plu eblas. Sekvas amuzaj miskomprenoj. Sed nekompreno ŝajne ne estas la sola problemo. Io okazas malantaŭ la du uletoj babilantaj kontraŭ la vento ...

Christoph Frank enplektas du rakontojn en la bildserion.

La tria bildlibro: La aveljano

En mia rakonto "La aveljano" Omada kaj Adamo rigardas la mondon de diversaj flankoj kaj tamen ili povas trovi komunaĵojn. Ili nur devas alpreni novan perspektivon.

Ĉiu bildlibro havas 40 paĝojn kaj kostas 4,50 €. La bildlibroj estas mendebla rekte ĉe mi sub cifrank@t-online.de

Reviziis ilin Wolfram Diestel.

"Die Zauberbühne" normale nur prezentadas en Baden-Virtembergo (Germanio) kaj najbaraj regionoj.

Kromajn informojn donas "Die Zauberbühne", Christoph Frank, Titiseestr. 34, 78628 Rottweil, Tel.: 0171-2034220, E-Mail: zauberbuehne@t-online.de